A cabeleira multilingüe

 

Diana Conchado | Esperanto

La Hararo
(Fragmentoj)

Mi naskiĝis en verda finistera lando kiu vagante sekvis bovinajn brutarojn.
Mi estas necerta filo de la migrantaj triboj kiuj haltis nur kiam ilia mondo finiĝis.
Mi ne havas aliajn radikojn ol tiujn de la sporo, nek alian patrion ol la venton.
Mi sentas min semo de tiuj popoloj nomadaj kiuj neniam fondis ŝtaton.
Nia spirito konis la abismon kaj la teran sencon de la origina konturo.
Nia estas la historio de popolo kiu perdis la nordon kaj perdiĝis sin inter la bovoj.
Sed, meze de la ŝiprompaĵo, mi retrovis la nordon fluanta volupte el la luna hararo.
Kaj la senlima hararo estas labirinto kie mi nur parolas al kiu mi amas.

(Tradukita al Esperanto de Diana Conchado)


Lectura de Diana Conchado

Lectura de Xosé Lourenzo Vidal
(Recital en Santiago de Compostela, 30/11/2016)